Felanaro

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri subkulturo pri homformaj bestoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon felo.
Felanaro
Fandomsubkulturo
Informoj
vdr
Antropomorfa vulpino

Felanaro[1] (angle: furry fandom prononco [feri ˈfændəm]) estas ŝatantaro pri fikciaj homecaj bestoj. Homoj kun tiu komuna intereso kuniĝas ene de sociaj retoj aŭ lokaj renkontiĝoj. Homoj kiuj sentas sin membro de tiu komunumo nomiĝas felanoj kaj interŝanĝas inter si bildojn, rakontojn, kaj diversajn aliajn kreaĵojn pri tiuj homecaj bestoj.

Tiuj bestoj ofte havas ecojn de la homa korpo, sed ankaŭ povas havi homecan personecon kaj kapablojn (antropomorfismo). Tiaj kapabloj estas diversaj, ekzemple kapablo pensi kaj agi kiel homo, vesti sin, paroli, iradi per du piedoj, loĝi en domo, ktp. Tiu ĉi subkulturo originas en la komunumoj sciencfikcia kaj fantasta, sed jam de tre longa tempo homoj interesiĝis pri homecaj bestoj, kiel pri la rolulo Renardo la vulpo en Mezepoko.

Kelkaj felanoj ne nur interesiĝas pri homformaj bestoj, sed foje trovas identecon en ili.

  1. kontribuantoj de WikiFur. Prifela vortaro angla-Esperanta. Alirita 2012-03-20.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search